![]()
De tiu cxi pagxo vi povas decxerpi sondosieron kiu ebligos al vi auxskulti la prelegon "Kiel Super, Tiel Sube: Sxlosilo por la progreso de Esperanto". Mi prezentis la prelegon dum la 94a Skota Kongreso de Esperanto kiu okazis la 28an gxis la 31a de majo 1999, en Kirkwall, Orkado. En la prelego mi eksplikas mian tezon kiu estas ke subkonscie ni Esperantistoj estas dauxre katenitaj al atavisma pensmaniero kiu difektas niajn provojn disvastigi Esperanton tra la mondo.
Du versiojn de la sondosiero mi starigis por ke vi elektu laux la kapablo de via modemo, kiun vi cxerpos. La bonkvalita versio estas facile auxskultebla kun nur minumuma distordo de la sono. Sed gxi estas granda je 5,99 Mb. La malaltkvalita versio suferas pro certa distordo de la sono kaj estas auxskultebla post peneta alkutimigxo. Gxi grandas nur je 1,85 Mb. Ambaux dosieroj ludas dum 50 minutoj.
Por auxdi kiun ajn sondosieron vi devas instali "RealAudio Player" kiun vi povas ekhavi de http://www.real.com.
Por ekhavi iun el la sondosieroj estas rekomendinde ke vi klaku per la dekstra butono kaj elektu "Save Link As..." (konservu ligon kiel...). Tiel la dosiero konservigxos en vian malmolan diskon por auxskulto sen konekso al la reto.
Bonkvalita versio 5,99 Mb Rekomendita
![]()
vi povas sendi e-posxtan mesagxon al mi:
![]()
| pinten | al hejma pagxo |