![]()
![]()
mi kredas ke neniu homo rajtas regi, kion faras alia homo. cxiuj homoj estas liberaj fari kion ili volas, kondicxe ke tio nenian malbonon al iu alia. problemo levigxas unu aux pliaj homoj ekas al ago, kiu faras, perceptatas kauxzi malbonon, aux malhelpas al aliulo. pro tiu cxi kialo, ununure, havu iu persono aux personaro povon regi kion faru alio homo aux homaro.
jam la plejplejmulto da homoj kondutas respondece, kun prizorgemo al aliaj homoj, sen la neceso de morala policano superrigardi ilin. tio cxi estas pro la eduko, kiun ricevis ili en sia familio kaj lernejo. sen tiu cxi bredado societo simple ne povus funkcii. policanoj kaj kortumoj necesas nur en tiuj maloftaj okazoj kiam iu kontrauxas la fundamentan legxon: "faru neniun malbonon al iu alia". mi scias ke krimo kaj senlegxa ago okazas cxiun tagon, sed, se oni kalkulus krimajn poojn laux logxantara nombro prefere laux jaro, tiam krimo estas, efektive, tre malofta afero.
pro la fakto ke la homa raso ne estas suficxe evoluigxinta por dependi sole je eduko por la glato funkcio de societo, iom da organizo necesas por protekti la bonajn kontraux la frenezaj. je tiu cxi punkto aperas demokratio. iu ajn grupigxo da homoj rajtas elekti ties reprezentantojn laux la maniero kiun gxi volas. la grupigxoj povas esti tiel malgranda kiel unu strato aux vilagxo, aux tiel granda kiel tio kio nune nomigxas nacio. cxiaw la homoj en la grupo suverenas. estas laux la grupo mem decidi pri kiel granda gxi estu, kondicxe ke tiuj homoj je la rando de la grupo aligxu al gxi memvole. por decidi diferencon ene de grupo, aux inter grupoj, kontinenta kortumo (ne registaro), konsistanta el profesie trejnitaj jugxantoj, estu elektita sur la bazo, po vocxdono por unu homo, far la homoj de la kontinento.
la homa raso, tamen, ne estas suficxe matura nuntempe por administri tiun cxi formon de libera rego efike, ecx apenauxe. do en la nuna momento mi subtenas la snp-on (skota nacia partio), en ties lukto por libera kaj sendependa skotlando.
io de mia filozofio estas sendube evidenta de la supra artikolo. mi tenas miksajxon de socialistaj kaj kristanaj principoj. mi ne plu kredas pri la kristana ideo de cxielo kaj infero, kun anstatauxa savinto, kiu savas nin de ne-evitebla damno. mi kredas pri universala kreanta diecajxo, kiu amas nur absolute, kaj por kiu la damno de gxia kreitajxoj estas anatemo.
mi kredas ke, kiel spiritaj estajxoj ni elektis enkarnigxi en tiujn cxi materiajn korpojn, por lerni la lecionojn de trasperto, kiun nur vivo en materia korpo povas nin doni.
![]()
provu tiujn cxi lokojn por iuj aliaj interesaj ideoj!
East Kilbride kristadelfiana eklezieto
![]()
vi povas sendi e-posxtan mesagxon al mi:
![]()
| pinten | al esperanta cxefpagxo |