alternativa medicino

alternativa medicino estas termino kiu kovras multegajn metiojn, iuj novaj iuj antikvaj, kiuj celas sanigi homojn plej ofte per la reekvilibrigo de la tuta homa esto; korpo, menso, kaj spirito. la rimedoj, kiujn uzas la diversaj artoj, tre variegas. iuj artoj uzas masagxajn stilojn, iuj uzas kristalojn, iuj uzas plantajn medicinojn, iuj uzas spiritajn energiojn. cxiuj artoj estas forte influataj de la orientaj filozofioj, cxina kaj hinda, kaj de la ideoj de la "nova epoka" filozofio. iuj estas tute orientaj; ekzemple shiatsu (sxiacu-o) estas tute japana lerto, devene de la cxina akupunkturo, sed uzanta fingropremon anstataux pinglan pikon.

alternativa medicino havas plejan sukceson pri kronikaj malsanoj, kie ortodoksa okcidenta medicino malsukcesas. ortodoksa medicino plej sukcesas pri akutaj malsanoj, devenantaj de akcidento aux de longa neglekto de la ekvilibro de la tuta homo.

mi lernis fari du kuracistajn artojn; terapia masagxo kaj reiki-o.

interesaj ankaux estas la sekvaj artoj:

rilataj al la gxenerala temo de alternativa kuracartoj estas la filozofioj kiuj kontribuas al la lertoj. sube vi trovos ligojn kiuj plimalpli havas iun rilaton al alternativa medicino.

vi povas sendi e-posxtan mesagxon al mi:

negxo@piloto.u-net.com

pinten al esperanta cxefpagxo