aviado

jen la aviadilo en kiu mi unuafoje flugis unuope.

mi havis intereson pri flugigi aviadilojn ekde la infanagxo. mi finfine akumulis suficxe da mono por komence lerni por la brita privata pilota permesilo kiam mi komencis labori en bell kolegio. malfelicxe la vetero en skotlando malhelpas malmultekostan lernadon pri aviado. krom la fakto ke estas obscene koste flugi en britio, la neceso dauxre rearangxi lecionojn pro maltauxga vetero kauxzas malkontinuecon kiu konsekvence longigas la lernadon kaj pliigas la nombron da lecionoj por gardi akraj la aviadlertojn. mi finfine gajnis la privatan aviadan permesilon en junio 1990.

dumtempe min regalis la ideo akiri profesian aviadan permesilon, kaj tiucele mi iris al florido en julio 1990 por flugumi la horojn necesajn, kiel eble plej malmultekoste. la kosto de aviadi estas tre malmultekosta en florido. tial estis ankoraux pli malmultekoste acxeti 70 horojn da flugo, pagi plenan aerbileton transatlantikan, mangxajxojn kaj logxadon ol acxeti la saman nombron da horoj en britio.

mi konsilas al aviadontoj:- NE LERNU CXI TIE!!!

iru al Sunshine Flying School en sankta peterburgo, florido (la plej malmultekosta en la mondo), akiru la FAA PPL-on kontraux triono de la kosto brita, en tri semajnoj (por allasu al vi suficxe da tempo) kaj sxangu gxin en britan permesilon kiam vi revenos. tion vi faros per ekzamenigxi pri aerjxuro, kaj pri radio uzo en britio. vi ekhavos la permesilon pli rapide, pli malmultekoste, kaj vi havos ferion en florido ankaux!!!

jen mi kaj la aviadilo kiun mi flugigis super la "everglades" al key west. unu el la amikoj kiujn mi renkontis sur la fama kajo en sankta peterburgo.

vi povas sendi e-posxtan mesagxon al mi:

negxo@piloto.u-net.com

pinten al esperanta cxefpagxo