kial viroj devas neniam rajdi biciklojn

medicina eksperto pretendas ke viraj biciklistoj riskas siajn virecojn cxar seloj kauzas seksum-senkapablon

skrib Ros Davidson kaj James Hall

La vero estas ofte malkomforta. viraj biciklistoj riskegas farigxi seksum-senkapabla cxar siaj seloj efikas tro da premo al ties virajxon.

la depremigan konkludon malkovris dr-o Irwin Goldsteun, urinsistema eksperto en la internacie renoma Boston Medical Centre (bostona medicinarto centro), kiu konvinkigxas ke biciklosela "senkapablo" suferigas en silento milojn da viroj.

tradiciajn selojn oni nun devas redesegni, li diras, por fini problemon kiu konsternos la kreskantan britan armeon da biciklistoj. bicikladon kuragxigas la registaro por malgrandigi dependon je auxtomobiloj kaj plibonigi la sanon de la nacio. biciklaj vojagxoj nun sumigxas je cxirkaux tri bilionoj da mejloj en jaro.

laux Goldstein, usona eksperto pri sexsum-senkapablo, la perturbo povas rezultigxi el simpla anatomia fakto. kiam viro sidigxas sur selo, sia pezo fokusigxas sur la cxefan penisan arterion, gxin kunpremanta kaj kelktempe malhelpanta pri la sanga fluo. en proksima tempo tiu cxi rezultigxas en sensento - sed ripete dum aro da jaroj tiu povas konduki al plena malfunkcio.

la tendenco al mode mallargxaj seloj plu malbonigis la problemon, li pretendas, cxar la pezo de la biciklisto ecx pli koncentrigxas sur unu specifan areon, kondukanta al ecx pli grandaj riskoj.

Goldstein interesigxis pri la temo komence kiam li traktis pacientojn submetitajn je la sxoko de akcidente fali sur la stangon horizontalan. en artikolo publikigita antauxnelonge en la Journal of Urology (revuo de urinsistemologio), li pretendis ke 63 kg-a biciklisto pedalanta po 20 mejloj en horo povus fali sur stangon kun premo egala je okono de tuno.

li klarigis, tamen, ke dum jaroj, tro da biciklistoj venadis al lia kliniko kun similaj senkapablaj problemoj sed kiuj neniam spertis stangan akcidenton. li komencis scivoli cxu dauxra dumtempa premo efikas same.

sian unuan studon pri premo li finis pasintan majon, kaj gxi ampleksis al 100 seksum-senkapablaj viroj. Goldstein konkludis ke necesas premo de nur 11% de la korpa peza de viro por kunpremi la penisan arterion. li ankaux trovis - uzanta x-radiojn, ultrasonon kaj mezurojn de arteria premo - redukton je sangofluo tiom, kiom 66%, kiam paciento sidas sur maldika bicikla selo.

la rezulto de dauxra froto kaj kunpremo estas histo cikatra, kiu dum tempo, mallargxigus la arterion suficxe por malaltigi sangofluon, kauxzanta senkapablon.

"kvindek centonoj de la peniso estas fakte interne de la korpo," klarigis Goldstein. "kiam viro sidigxas sur bicikla selo li sermetas sian tutan korpan pezon sur la arterion kiu provizas la penison. tio estas kosxmara situacio. mi ne povas diri ke sidi sur biciklo kauxzas senkapablon sed mi povas atesti per subtenaj datenoj kiuj demonstras ke sidi sur bicikla selo kunpremas la arterion."

li nun taksas ke estas 100,000 viroj en usono kiuj havas tiun cxi specifan tipon de seksuma perturbo. unu el liaj pacientoj estis Ed Pavelka, verkisto kun la revuo Bicycling (biciklado), kiu klarigas en la nuna numero kiel entuziasmega biciklisto kiel si mem povus farigxi "tiel malmola kiel tro kuirita makarono". tio cxi de viro kiu biciklas 21,000 mejlojn en jaro.

"viroj devas neniam rajdi biciklojn," Goldstein konkludis, aldonante ke la nuraj sekuraj seloj devus esti prefere formata kiel neceseja segxo.

aliaj ekspertoj estis skeptikaj la pasintan semajnon pri la eltrovoj de Goldstein. Peter Paterson, konsilisto en Glasgow Royal Infirmary (glasgova regxa malsanulejo), diris ke li ne kredas ke li havis pacienton kies senkapablon kauxzis biciklaj seloj, sed li ne pensas ke ne eblas. "mi ne renkontis gxin, sed tion dirinte mi ne pridemandas homojn pri iliaj sportaj agadoj, do mi povas nek konfirmi nek nei," li diris. li malemas fari esplorojn. "la penso de urinsistemologo mezuri penisan sangofluon de viro dum tiu sidas sur biciklo estas horora."

sed John MacNaughtan, la komerca direktoro de "Brook seloj" establita apud birminhamo, estas konvinkita ke ekzistas senkapabla problemo. "se oni biciklas je pendaj stiriloj kaj estas fleksita tuje super mallargxa, longa selo kaj la kruroj supren-malsuprenigxas, ne estas surprize ke efikas al korpopartoj kiuj movigxas senvole," li diris.

li kredas ke estas solvo. "se oni elektus bonan rajdan pozicion kaj oni havus selon kiu risortumas, oni ne devus renkonti problemon."

Jim Riach, la kuragxiga oficisto de la skota bicikla unio, diris ke li ne kredas ke senkapablo estas kauxzita de biciklado. "gxi ne estas io pri kio ni havis plendojn," li diris. "la kuracisto plej probable priparolas selojn kiuj estas malgxustaj por la rajdantoj."

Gregor Russell de la edinburga bicikla kooperativo diris ke li auxdis pri kazoj sed ne inter siaj amikoj. "gxi ne estas vere ofta problemo. sed se vi havus problemojn pri la prostato estus malfacile bicikli."

unu demando restas senresponde. cxu estas riskoj por virinoj? Goldstein diras ke li havas nur informon anekdotan pri problemoj inter biciklistinoj, kelkaj el kiuj plendis pri seksuma perturbo, aldone al frotvundo kaj sensento.

Scotland On Sunday (skotlando je dimancxo), 24an auxgusto, 1997

pinten reen al kusxbicikla pagxo