kusxbiciklado

legu tion cxi por la plej bona argumento gxisnuna favore al kusxbicikloj

la koncepton de kusxbiciklo unue klarigis al mi kolego, Steve Shaw. komence mi estis iomete skeptika pri stirilo sub la segxo, sed cxiuj aliaj ingxenierartaj principoj komprenigxis al mi, kaj mi farigxis decida iun tagon acxeti tian biciklon.

la tago venis kiam linda diris al mi ke mi cxesu uzi sxian biciklon kaj acxeti propran, cxar sxi volas kun mi bicikle rondvojagxi.

vi povas min vidi, rajdanta mian biciklon, Ryan Yanguard, en la malsuba bildo.

la biciklo de linda estas tiom bona, (Flying Scot), ke mi estus malfelicxa acxeti malmultekostan biciklon kiel anstatauxajxon por la sxia. sed, se mi elspezos milojn da monacxo, mi prefere spezi pri io, kion mi vere volus havi. tio povas esti nur kusxbiciklo.

la Vanguard estas klasika kusxa desegnajxo kaj probable la plej bona cxio-utila kusxbiciklo. gxi estas rondvojagxa biciklo kaj estas iomete pli peza ol konkursa biciklo. la longa interradia desegno faras gxin stabila kaj facile regebla. la subsegxa stirilo permesas ke la brakoj falas en komfortan pozicion por longdistanca biciklado.

mallonga-interradiaj bicikloj kutime estas pli rapidaj. ili, tamen, estas pli salteme pri stiri kaj do malpli tauxgaj por longa rajdado, cxar oni devas esti cxiam atentega.

A History of Recumbent Bicycles

Why it's a good idea to ride a recumbent

My dream machine

Recumbent Tandems

vi povas sendi e-posxtan mesagxon al mi:

negxo@piloto.u-net.com

pinten al esperanta cxefpagxo