![]()
bonvenon al miaj esperantaj pagxoj. tiujn cxi pagxojn mi konstruas nuntempe, kaj mi esperas ilin plibonigi dumtempe.
vi povas rekte salti al:
tie cxi vi povas prilegi aux trovi ligojn al:-
ne eblas listigi nek priskribi cxiujn miajn interesojn, cxu tiujn, kijn mi havas nune, cxu tiujn, kiujn mi havis pasinte, cxu tiujn, kiuj kusxas dorme kaj eble reaperos estontece. mi listigis sube tiujn cxefajn interesojn, kiujn mi havas en la nun momento de mia vivo.
ne estas facile por mi distingi miajn flankokupojn de miaj interesoj.
flankokupo estas io, kion oni faras en sia libertempo kaj kiun oni gxuas.
mi indulgas min per miaj interesoj en mia libertempo kaj mi ilin gxuas.
oni ne priparolus britan gestan lingvon kiel flankokupon, sed mi gxin faras
por gxuo. multaj homoj nomigus esperanton flankokupo, sed mi neniam. mi
estas esperantisto; kio oni estas ne estas flankokupo. do kun tiu averto
mi inkluzivas la sekvajn kiel miajn flankokupojn:![]()
mi havas nur unu amikon (kun ttt-a pago)
mi estas lekciisto en bell kolegio de teknologio, hamiltono skotlando, en la fakejo de matematiko kaj fiziko. la kolegio bell estas en la eduka sistemo de skotlando laux tio ke kvankam gxi estas kolegio de plua lernado (ne universitato), gxi cxiam ofertis kursojn je pli alta nivelo, kiel HND-aj kaj HNC-aj kursoj. dum la pasintaj 7 aux 8 jaroj gxi instruadis pli kaj pli universitat-nivelaj studoj kunlabore kun la universitato de strathclyde (stratklajd'), kaj nun la plejmulto de la kursoj instruataj en la kolegio estas je universitata nivelo.
mia laboro inkluzivas la instruadon defiziko kaj matematiko al universitat-nivelaj kaj HND-aj studentoj. la plejmulto de tiuj cxi studentoj apartenas al "servataj fakejoj", t.e. la de la studento cxefa studfako estas io alia ol fiziko aux matematiko, sed necesas ke ili studi tiujn cxi fundamentajn temojn kiel parton de ilia kurso. mi ankaux instruas komputil-rilatajn studojn al studentoj de mia fakejo.
mi koncentras pri la instruado de lertoj kaj scioj pri fiber-optika teknologio. mi instruis SCOTVEC-an Unuon "Fibre Optic Technology" (fiber-optika teknologio) al studentoj en la kurso Computer Technolgy and Instrumentation (komputila teknologio kaj instrumentarto), kaj la saman Unuon al publikanoj kiel veperan kurson.
mi havas specifan intereson pri evoluigo de komputil-helpa lernadaj (khl) softvaroj por uzo ene de la kolegio kaj ekstere. la kurso pri fiber-optika teknologio nun haveblas kiel softvaro kompleta kun diagramoj, ekzercaj demandoj, kaj kalkulaj ekzercoj. kie tauxgas mi evoluigis perkomputilajn testojn por aliaj kursoj, kie la studentoj ekricevas demandojn je la ekrano kaj devas elekti la gxustan respondon, aux gxin kalkuli poste gxin enigi en skatoleto je la komputila ekrano. kiam finas la studento la teston, la masxino tuj kalkulas la rezulton kaj gxin konservas en datenaro en la fakejo.
mi nuntempe partoprenas en evoluigo de khl-a sxablono por plua-edukaj kolegio en skotlando, kunlabore kun Carol Murphy en MEDC en paisley.
mi estas Hugh Reid (prononcu "hju rid") kaj mi naskigxis en 1954 en glasgovo, skotlando. la fruan vivon mi pasigis en greenock (pr. grinok, "vosto de la bordo"), weymouth (pr. uxejmauxt) en dorset, anglujo, kaj en rosyth (pr. rosajt) en fife (pr. fajf). kiam mi plenkreskuligxis mi komence studis kuracistarton en la univeritsto de dundee (pr. dandi'), poste mi decidis studi fizikon en la universitato de edinburgo, de kie mi kvalifikigxis en 1978.
mia unua posteno estis kun ferranti plc en dundee, kie mi laboris dum ses jaroj pri la desegno kaj konstruo de pormilitaj kaj porkomercaj laseroj kaj laseraj sistemoj.
mi poste enpostenigxis en mia nuna posteno, kie mi restis dum dek du jaroj, kiel lekciisto pri aplikita fiziko en bell college (bell kolegio) en hamiltono, skotlando. miaj specifaj interesoj en mia laborkampo estas fiberoptiko kaj perkomputila lernado.
![]()
vi povas sendi e-posxtan mesagxon al mi:
![]()
| pinten | al hejma pagxo |